
Esperanto-Grupo Verviersa
FOTO : "Kiel okazas ke oni hodiaŭ en Kelmis plu parolas esperanton?" demandis (la 24an de januaro 2020) Hadja Lahbib, tiam ĵurnalistino (RTBF/Arte) kaj poste Belgia ministrino pri eksterlandaj aferoj, kiam ŝi vizitis nin en Select kun la verkisto David Van Reybrouck (aŭtoro de la libro"Zink").
Fondita jam en 1906, la Verviersa Esperanto-Grupo (finance subtenata de la Belgia Federacio Valonio-Bruselo - Ministerio pri kulturo franclingva) estas unu el la grupoj de la Valona Esperanto-Asocio (V. Esp-o.), Belgia asocio sen profita celo.
La Verviersa Esperanto-Grupo ankaŭ estas unu el la filiaj grupoj de Senlime. Ĝi tial plu agadas sub tiu nomo en Kelmis (apud Aachen en Germanio kaj Vaals en Nederlando) kaj klopodas, per kelkaj propraj aranĝoj (ĉefe prelegoj kaj kursoj), vivteni ian esperantistan aktivadon ne nur en Verviers, sed ankaŭ en Kelmis.
Ĝia sekretario kunlaboras ankaŭ kun la Esperanta Civito pri Amikejo kaj foje-foje gvidas (nur somerajn) grupajn vizitojn de Kelmis kaj de la tiea muzeo pri la iama zink-entrepreno "Vieille Montagne" (enhavanta multajn dokumentojn pri Amikejo kaj esperanto).
La grupo kunvenas kadre de Senlime la trian vendredon de ĉiu monato (krom vintre kaj ferie) en Kelmis (iama Amikejo), de 20h00 ĝis 22h00, en la trinkejo-restoracio-kulturcentro Select, Lütticher Straße 264/266 kie eblas manĝi ĵus antaŭ la kunveno: koran inviton al ĉiuj!
Créez votre propre site internet avec Webador