De trilandaj reNkontiĝoj al trilanda asocio


Avant même la Seconde Guerre mondiale, au sein de l'Eurégio Meuse-Rhin, les espérantistes des trois pays voisins se rencontraient. Ils faisaient souvent du vélo et passaient la nuit ensemble. De là sont nées les réunions dites trilatérales, qui, jusqu'en 2016, ont eu lieu presque chaque année (printemps et automne) dans cette région. Chacun des groupes espérantistes régionaux (Aachen, Marnoland, Verviers, Liège,...) a organisé à son tour les "Rencontres (des espérantistes) des trois pays". Plusieurs fois, un petit groupe de bénévoles a tenté de mettre en place une sorte de comité d'organisation permanent, avec un succès plus ou moins bref. Ainsi, petit à petit, l'idée est née de passer d'une Rencontre Trilatérale à une association trilatérale. Celle-ci (Senlime=sans limite ou sans frontière) a été fondée le 17 octobre 1993, à l'occasion d'une rencontre trilatérale historique à La Calamine (Belgique), rencontre dont le thème était l'ancien projet d'un Etat indépendant (espérantiste) dans le territoire voisin de Moresnet neutre. Ci-dessous une liste chronologique des dernières de ces rencontres (et les nombres de participants).

Jam de antaŭ la dua mondmilito, ene de Eŭregiono Mozo-Rejno, esperantistoj el la tri najbaraj landoj kutimis renkontiĝi. Ili ofte biciklis kaj tranoktadis unu ĉe la alia. El tio naskiĝis la tiel nomataj Trilandaj Renkontiĝoj, kiuj, ĝis 2016, preskaŭ ĉiujare (printempe kaj/aŭ aŭtune) okazis en tiu regiono. Ĉiu el la regionaj esperanto-grupoj (Akena, Marnolanda, Verviersa, Lieĝa,...) siavice organizis la Trilandajn Renkontiĝojn. Plurfoje, grupeto da volontuloj klopodis starigi ian konstantan organizan komitaton, kun pli-malpli mallonga sukceso. Tiel, iom post iom, naskiĝis la ideo tamen transiri de Trilanda Renkontiĝo al trilanda asocio. Tiu-ĉi (Senlime) fondiĝis la 17-an de oktobro 1993, okaze de historia Trilanda Renkontiĝo en Kelmis (Belgio), renkontiĝo kies temo estis la iama projekto pri (esperantlingva) sendependa ŝtato en proksima Neŭtrala Moresnet.


Liste des dernières rencontres - listo de la lastaj trilandaj renkontiĝoj (nombro da partoprenintoj):
Se vi konas eraron aŭ mankon, bonvolu kontakti nin.
1956/12/01-02 Heerlen
1958/12/11 Verviers
1959/09/12-13 Liège
1960/05/14-15 Verviers (50)
1972/04/29 Antwerpen (462 ?)
1975/09/20-21 Herstal ("Ponto de l'esperanto", nune "pont de Wandre")
1976/05/15-16 Eupen
1980/11/10-11 Aachen
1980/10/18-19 Xhoris
1981/05/30-31 Monschau
1981/09/19-20 Aubel - inaŭguro de provinca esperanto-ateliero
1982/04/24 Heerlen
1982/10/09 Düren
1983/04/24 Verviers - Verviersa Esperanto Grupo 75-jara: Triksini - Irene K.
1983/ ?/ ?
1984/05/05 Eschweiler
1984/ ?/ ? 
1985/04/28 Wégimont (120)
1985/09/28 Stolberg
1986/05/04 Maastricht
1986/09/28 Tilff
1987/05/16-17 Eschweiler
1987/09/20 Wijlre
1988/04/22-24 Welkenraedt
1988/09/24-25 Düren
1989/ ?/ ?
1989/09/17 Theux (75) Kongreso de 1789 en Polleur
1990/05/20 Cadier en Keer
1990/10/13-14 Aachen
1991/04/27-28 Liège
1991/10/05 Berg en Terblijt
1992/05/03 Herzogenrath
1992/10/18 Welkenraedt
1993/05/23-24-25 Antwerpen
1993/10/17 Kelmis (51) Neŭtrala Moresneto, Fondiĝo de Senlime
1994/04/24 Aachen (44) Speciala TLR por komencantoj
1994/10/23 Comblain (69) Ŝtonminejoj kaj grotoj, promenado
1995/05/07 Berg en Terblijt (42) Valkenburg, karbominejo
1995/09/17 Aachen (41) Speciala TLR por komencantoj
1996/05/12 Stokkem De Wissen : Moza ekologio
1996/09/29 Heerlen (44) Prelego de H. Erasmus, kaleŝmuzeo
1997/04/27 Aachen Esencaj aspektoj de la Islama mondo (Bilal-moskeo)
1997/09/28 Grivegnée (Liège) Lieĝo hieraŭ kaj hodiaŭ. Vizito de la historia koro
1998/06/27-28 Dinant APE-pikniko, ŝippromenado, citadelo,...
1998/10/25 Kerkrade (ne okazis)
1999/03/21 Stolberg: la laboro en historio kaj nuntempo
1999/09/26 Vaals (42): Glasblovejo, Trilanda punkto,...
2000/05/21 Botrange Naturcentro, Reinhardstein, promenado
2000/09/17 Weisweiler Inden-Altdorf, Blausteinsee
2001/04/29 Haarlem Keukenhof nature, printempa ĝardeno de Eŭropo
2001/09/23 Liège: metalurgia domego + muzeo pri publikaj transportoj
2002/04/21 Verviers (29) Iama ĉefurbo pri lano, nuna ĉefurbo pri akvo
2002/10/12 Franchimont (40) Mezepoka kastelo iom post iom rekonstruata
2003/05/10 Aachen "Re.ve.lo"-tago en Herzogenrath / Abatejo Rolduc
2003/09/21 Liège Simenon (ne okazis)
2004/10/10 Liège (38) Blegny-Karbminejo
2005/05/22 Stavelot (17) Abatejo (muzeoj) kaj urba vizito
2006/04/23 Spa (27) Muzeo pri lesivo kaj voj-trajneta vizito
2006/10/15 Kelmis (80) Esperantista Ŝtato en Neu-Moresneto (100a datreveno)
2007/10/14 Verviers (26) 100 jariĝa festo de la grupo Verviersa
2009/05/23 Bonn (19) Urba vizito (60a datreveno de la Germana Konstitucio)
2010/10/03 Weris (16) Arkeologia muzeo kaj prifosadejo (dolmen-, menhir-,...)
2012/04/22 Tongeren (16) Arkeologia muzeo kaj promenado al Beukenberg
2012/10/28 Verviers (12) 125 jariĝo de E-o kaj 75 jariĝo de la Verviersa kariljono
2016/04/17 Trilanda punkto (10) 200-a datreveno de la traktato pri la limoj (foto ĉi-supre)