
Verviersa esperanto-agado
La esperantista grupo de Verviers eldonis libreton (kun fotoj kaj atestoj) "Vervierso, la perdita urbo..." (pri la teruraj inundoj* kiuj frapis la urbon la 14-15-16an de julio 2021, profite al la trafitaj komercistoj).
Prezo: 50 EURoj por 10 ekzempleroj (minimuma kvanto) + sendokostoj
al la konto BE41 9795 3271 4810 BIC : ARSPBE22 (banque: Argenta), de Senlime, 25 rue Pierre Fluche, 4800 VERVIERS, Belgio. Klare indiku vian poŝt-adreson!
*Vidu: https://www.youtube.com/watch?v=kd7p8PVZguI!
Krome la esperantista grupo de Verviers regule produktas:
- subtitolojn (por profesiaj longdaŭraj filmoj) surretigatajn per facebook
- karaoke-dosierojn regule utiligitajn por kunkantado dum (junia) kunveno
(ili ne estas disponeblaj pro kopirajtoj kaj teknikaj problemoj).
Ekzemple: la himno de Amikejo (ario de 'La Espero' kun aliaj paroloj).
- trimonatan informilon: «La Voĉo de Verviersa Esperanto-Grupo (Senlime)»
regule aperantan la 15an de januaro, aprilo, julio kaj oktobro.
Pro la sendo-kostoj, la papera eldono estas pagenda: 12 EUR jare.
Elŝutu la lastan numeron!
- filmetojn sur Youtube
Ekzemple: Pourquoi apprendre l'espéranto
- specialajn belgajn poŝtmarkojn en esperanto (nuna valoro: 1,20 €).
Por mendi 10 poŝtmarkojn (kaj pagi la sendokostojn), sendu
- el Belgio: 13,20 €
- el Eùropa Unio: 14,40 €
- el aliaj landoj: 15,60 €
al la konto BE41 9795 3271 4810 BIC : ARSPBE22 (banque: Argenta), de Senlime, 25 rue Pierre Fluche, 4800 VERVIERS, Belgio.
Klare indiku vian poŝt-adreson!
La poŝtmarkoj evidente validas nur por sendo per la Belgia poŝto (kaj por kolektantoj!).
- Por turistoj kaj vojaĝantoj, menciindas, ke la grupo iam esperantigis diversajn broŝurojn svarmantajn je informoj pri la urbo kaj la regiono sed nun oni trovas tiujn informojn - ne en esperanto, sed en 4 lingvoj - en la regiona turismoficejo.
Créez un site Web gratuit avec Webador.